Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Arbeto al tempesto

Malpli krude, ho tempesto, frato de l' koleraj animoj,
hejmon de branĉaro mia ne distaŭzu en furioz'!
Sankta templo ja mi estas, kaj altaro en mi: ĉi nesto,
pastro de l' altaro eta estas tie ĉi najtingal'.
Lasu ĝin per kanto pace psalmi al la gloro de Dio
kaj de la Naturo bona: nia kuna sankta patrin'.